I. Dum sep tagoj bunta tumulto de afi^soj proklamadis al la urbanoj eksterordinaran elpa^son en la cirko "Soleil" de «Homo de Duopa Stelo»; ankorau neniam oni tiom multe paroladis pri tiaspecaj aferoj en gajantaj salonoj, malantau teatraj kulisoj, en restoracioj, bierejoj kaj kuirejoj. Vere, la cirka arto ankorau neniam promesis tiom multe, — ne logadis emociojn en la regionon de scivolemo, kiel nun. E^c la atleta lukto — la plej ^satata amuzo de degenerintaj spiritaj heredantoj de Nerono kaj Elagabalo — foriris al la dua plano, kvankam jam estis venintaj kaj promenadis demonstre sur bulvardoj bestaj korpegoj de Greper kaj Noir — negro el afrika Liberio, — fumante dikegajn cigarojn, por mi... Это и многое другое вы найдете в книге La mondo brilanta (Александр Грин)