La rajto je pigro apartenas al tiu speco de mallongaj, verve verkitaj pamfletoj, kiuj en diversaj epokoj provokis la kvietemon de la konformistoj.La aŭtoro, Paulo Lafargo (Paul Lafargue), devena el Santiago de Kubo, bofilo de Karlo Markso, kunkreinto de la franca laborista partio, estas konsiderata kiel franca marksano; li agadis kune kun Jules Guesde. La stilo de lia pamfleto, lia herezemo, lia provokemo pensigas ankaŭ pri la tiamaj plej viglaj anarĥiistoj. Ankaŭ lia morto, en 1911 (li kaj lia edzino mortigis sin verŝajne pro longe pripensita decido) multe similas la memvolan finon de konataj liberecanoj. (Kribo) Это и многое другое вы найдете в книге La rajto je pigro (Kribo, Paŭlo Lafargo (Paul Lafargue))